Opcio estas nocio en juro. Ĝi signifas tion, ke 2 kontraktantoj faras aĉetkontrakton tiel, ke la aĉetanto baldaŭ rajtos aĉeti ion.

La plej simpla opcia kontrakto estas opcia aĉeto de akcioj. Imagu, ke difinita akcio valoras 100. Iu kontraktas en borso tiel, ke li opcie aĉetos la difinitan akcion post 6 monatoj. Tiu kontrakto havas tarifon, kiun la aĉetanto devas pagi. Post 6 monatoj la aĉetanto taksas la ĵusan valoron. Se tio estas bona por tiu, li aĉetos la akcion, se ne, rezignas la aĉeton. En tiu kazo la aĉetanto perdis nur la kontraktan tarifon.

Laŭ la ĉiutaga lingvo, opcio estas unu el pluraj elekteblaj planoj, agmanieroj; tiu difino similas la terminon "alternativo"[1].

Referencoj redakti

  1. Vd difinojen NPIV [1]

Vidu ankaŭ redakti