Open AI
OpenAI LP estas esplorfirmao pri artefarita intelekto (AI) kontrolita de la neprofitcela organizaĵo OpenAI Inc.
Open AI | |
---|---|
OpenAI LP | |
![]() | |
Fondita | 11a Decembro 2015 |
Sidejo | San Francisco, Kalifornio, Usono |
TTT | https://openai.com/ |
La ĉefaj sponsoroj de la organizo estas la investanto kaj entreprenisto Elon Musk kaj la kompanio Microsoft. La celo de OpenAI estas evoluigi kaj surmerkatigi malferman artefaritan intelekton en maniero kiu helpas la socion kaj ne damaĝas ĝin.
OpenAI traktas la demandon de la "ekzista minaco de artefarita intelekto" - do la ebla superado kaj anstataŭigo de homa intelekto per artefarita intelekto. Por kontraŭbatali ĉi tiun riskon en la evoluo de artefarita intelekto, OpenAI estis kreita kiel malfermkoda neprofitcela organizo. Ĉi tio devus certigi ke la organizo estas sendependa de devoj al sponsoroj kaj iliaj interesoj. Tio donu al esploristoj la liberon havi pozitivan efikon al socio longtempe.
ProduktojRedakti
Dall-e kaj Dall-e 2Redakti
Dall-e estas sistemo por krei bildojn.
GPT kaj ChatGPTRedakti
GPT estas sistemo por krei tekston, ChatGPT estas babilroboto
WhisperRedakti
Whisper estas transkribilo aŭ voĉ-al-teksta sistemo kiu ankaŭ kapablas traduki.
Open AI kaj EsperantoRedakti
Kelkaj produktoj de Open AI parte aŭ tute subtenas Esperanton. La teksta sistemo GTP-3[1] kaj ChatGTP-4[2] tre bone funkcias en Esperanto kaj kapablas krei Esperantajn tekstojn kun malmultaj eraroj. La transkribilo aŭ voĉ-al-teksta sistemo "Whisper" nur parte subtenas Esperanton. Ĝi kapablas traduki Esperanton, sed ĝi ne ĝuste transkribas ĝin.
PolemikoRedakti
Ĉar la teknologio ChatGPT-4 estas memlerna, ankaŭ misinformado povas esti disvastigata, tiel ke homoj eble longdaŭre ne plu vere scios kio estas vera kaj falsa[3].
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Afiŝo ĉe Reddit pri GPT-3 kaj Esperanto: https://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/sljb9u/the_neural_network_openai_gpt3_speaks_esperanto/
- ↑ "Babilado kun ChatGPT pri naskiĝtagon, skibmaŝinojn, neĝoglobukarulojn kaj la sencon de la vivo" ĉe https://proycon.anaproy.nl/posts/chatgpt-esperanto/ Laste kontrolita je la 5a decembro 2022
- ↑ (nl) Monique Weijnans, Chat-GPT: vloek of zegen?, Jong Neerlandistiek, la 24-an de marto 2023