Sam Altman

usona entreprenisto, investisto, programisto kaj blogisto

Sam H. Altman (naskita la 22-an de aprilo 1985) estas usona entreprenisto, investisto, programisto kaj blogisto[1]. Li estas la ĉefoficisto de Open AI kaj la antaŭa prezidanto de Y Combinator. [2] [3]

Sam Altman
Persona informo
Naskonomo Samuel Harris Altman
Naskiĝo 22-an de aprilo 1985 (1985-04-22) (38-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla
Loĝloko San-Francisko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Stanford • John Burroughs School
Okupo
Okupo entreprenistoprogramisto • entreprenisto
TTT
Retejo https://blog.samaltman.com/
vdr

Vivo redakti

En 2005, en la aĝo de 19, [4] Altman kunfondis kaj estis ĉefoficisto de Loopt, [5] lokbazita socia reto por poŝtelefona aplikaĵo. Post enspezi pli ol 30 milionojn USD en riskkapitalo, Loopt fermiĝis en 2012 post malsukceso por atingi ĝiajn celojn. Ĝi estis aĉetita de la firmao Green Dot kontraŭ 43,4 milionoj da dolaroj [6] [7].

Investoj redakti

Li investas en multaj kompanioj, inkluzive de Airbnb, Stripe, Reddit, Asana, Pinterest, Teespring, Zenefits, FarmLogs, True North, Shoptiques, Instacart, Optimizely, Verbling, Soylent, Reserve, Vicarious, Clever, Notable PDF (nun Kami) [8][9] kaj Change.org [10].

Li estis ĉefoficisto de Reddit dum ok tagoj en 2014 post kiam antaŭa CEO Wong eksiĝis [11]. Li sciigis la revenon de Steve Hoffman kiel Ĉefoficisto la 10-an de julio 2015 [12].

Nuklea energio redakti

Li estas la prezidanto de la direktoraro de Helion kaj Oklo, du kompanioj pri nuklea energio. Laŭ li, nuklea energio estas unu el la plej gravaj areoj en teknologia evoluo. [13]

OpenAI redakti

Altman estas la ĉefoficisto de Open AI, profitcela esplorfirmao kies celo estas progresigi artefaritan inteligentecon en maniero kiel kiu profitigos la homaron kiel eble plej multe, anstataŭ kaŭzi damaĝon. [14]

En 2023 li aperis en la ĉiujara Time 100 listo de revuo Time [15].

Politiko redakti

En 2019, Altman okazigis kvestiston ĉe sia hejmo en San Francisco por Demokrata prezidenta kandidato Andrew Yang [16].

En majo 2020, Altman donacis 250,000 USD al la "La Ponto al Usono en la 21-a Jarcento", SUPER PAC kiu subtenis Demokratan prezidentan kandidaton Joe Biden [17][18].

Referencoj redakti

  1. Sam Altman. Arkivita el la originalo je December 11, 2015. Alirita December 15, 2015.
  2. . Sam Altman for President (April 24, 2014). Arkivita el la originalo je March 25, 2017. Alirita March 20, 2017.
  3. OpenAI. Arkivita el la originalo je August 8, 2017. Alirita March 20, 2017.
  4. . Meet Y Combinator's Bold Whiz Kid Boss (April 25, 2015). Arkivita el la originalo je December 22, 2015. Alirita December 15, 2015.
  5. Executives. Arkivita el la originalo je February 16, 2012. Alirita December 15, 2015. Arkivigite je 2012-02-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-16. Alirita 2023-04-15.
  6. "Startup Loopt Lands with Green Dot", Wall Street Journal, March 9, 2012.
  7. "Sam Altman: Why customer love is all you need | Masters of Scale podcast", WaitWhat. (en-US)
  8. . Angel List. Arkivita el la originalo je May 9, 2015. Alirita April 20, 2015.
  9. How Notable PDF built an annotation tool for PDFs on the web (2017-04-05). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2018-03-26.
  10. Change.org - Investors | CrunchBase. Arkivita el la originalo je 19 September 2016. Alirita 3 August 2016.
  11. "A New Team At Reddit", Sam Altman, November 13, 2014.
  12. An Old Team At Reddit. reddit. Arkivita el la originalo je December 26, 2015. Alirita July 13, 2015.
  13. Energy. Sam Altman. Arkivita el la originalo je June 29, 2015. Alirita July 13, 2015.
  14. OpenAI. Arkivita el la originalo je August 8, 2017. Alirita December 15, 2015.
  15. Sam Altman is on the 2023 TIME 100 List, TIME la ‏13an aprilo 2023
  16. . Andrew Yang preached his tech-friendly gospel at Sam Altman's San Francisco house: You can't treat tech like oil companies and breaking up Amazon won't bring malls back. Arkivita el la originalo je 2020-07-02. Alirita 2020-06-30.
  17. . Silicon Valley’s Sam Altman Gave $250,000 To Democratic Super-PAC Supporting Biden (angle). Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2020-06-30.
  18. FEC Filings. Arkivita el la originalo je 2020-06-09.

Vidu ankaŭ redakti

Artefarita intelekto

Sora (artefarita intelekto)

Pieter Abbeel

Geoffrey Hinton

Eksteraj ligiloj redakti