Opera (retumilo)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri retumilo. Por arta ĝenro kaj speco de teatraĵo rigardu la paĝon Opero. Por komunumo legu la artikolon Opera (Italio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Opera. |
Opera (eo: Opero) estas TTT-legilo programita de la norvega entrepreno Opera Software ASA. Ĝis sia versio 5.0 ĝi estis pagenda, kaj ĝis la 8.5, propagaĵo; Poste, ĝi estas senkosta.
Opera | |
---|---|
![]() | |
Programisto | Opera Software |
Lasta stabila versio | 45.0.2552.881 (26-a de majo 2017) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C++ |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | TTT-legilo |
Retejo | opera.com |
Multsistemo redakti
La interfaco de Opero uzas la Qt, de la (ankaŭ norvega) entrepreno TrollTech. Qt funkcias sur vindozo, linukso, Mac OS X kaj aliaj, do Opero funkcias sur multaj sistemoj.
Novaĵoj redakti
Opero estis (en multaj aspektoj) noviganto, ekz. ĝi estas la unua TTT-legilo kiu havas voĉordonojn, kaj aliaj.
Normoj redakti
Opero estas unu el la retumiloj ( ttt-legiloj) plej respektaj kun la normoj de W3C.