Oppdal

komunumo en Trøndelag, Norvegio

Oppdal estas komunumo de Norvegio. Ĝi apartenas al la provinco Trøndelag (ĝis 2017 al Sør-Trøndelag) kaj al la pli larĝa regiono centra Norvegio. Komence de 2023 en la komunumo vivis 7 256 loĝantoj sur areo de 2 274,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km².

Oppdal
la kultura domo estas samtempe ankaŭ kafejo, kinejo, naĝejo kaj biblioteko
la kultura domo estas samtempe ankaŭ kafejo, kinejo, naĝejo kaj biblioteko
la kultura domo estas samtempe ankaŭ kafejo, kinejo, naĝejo kaj biblioteko
komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Norvegio
Regiono centra Norvegio
Provinco Trøndelag
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 256  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 34′ N, 9° 36′ O (mapo)62.5666679.6Koordinatoj: 62° 34′ N, 9° 36′ O (mapo) [+]
Alto 545 m [+]
Areo 2274,12 km² ( 227 412 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oppdal (Trøndelag)
Oppdal (Trøndelag)
DEC
Oppdal
Oppdal
Situo de Oppdal
Oppdal (Norvegio)
Oppdal (Norvegio)
DEC
Oppdal
Oppdal
Situo de Oppdal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oppdal [+]
vdr
la centra luterana kirko de 1651
la okangula ligna kirko de la komunumoparto Lønset

La komunumo kuŝas ĉe la piedo de la montaro Dovrefjell, parto de la Nacia parko Dovrefjell-Sunndalsfjella, ĉe la lago Ångardsvatnet. La teritorio estas la plej sudokcidenta pinto de la provinco. Kulture, la loĝantoj de Oppdal havas tradicie proksimajn ligojn kun la najbaraj municipoj Folldal en la provinco Hedmark kaj Dovre en la provinco Oppland.

La ĉefaj industrioj estas skiturismo kaj agrikulturo. Kun pli ol 45 000 ŝafoj, Oppdal havas la plej grandan nombron da ŝafoj en Norvegio. La skiregiono inkluzivas interalie 82 km da transterenaj skivojoj. La urbo havas fervojan stacidomon ĉe la trajna linio Dovrebanen.

Granda parto de la distrikto situas super la arbolimo, kaj la klimato estas ekstreme severa, eĉ laŭ norvegaj normoj. La valoj estas kovritaj per pinoj kaj betuloj. Estas pluraj lagoj - el ili la lago Gjevilvatnet estas aparte pitoreska.

Entute 1 161 km² de la komunuma teritorio estas komuna paŝtejo de la kamparanoj de la regiono, kio garantias al ili rajtojn je fiŝkaptado kaj ĉasado.

La plej granda tombejo de la vikinga epoko en Norvegio situas en la vilaĝo Vang, ĉe la okcidenta rando de la urbo Oppdal.

Eksteraj ligiloj redakti