Oqtay Mirqasımov
Oktaj Mirasedulla oglu MIRKASIMOV (azerbajĝane Oqtay Mirəsədulla oğlu Mirqasımov, ruse Октай Мираседулла оглу Мир-Касымов), ankaŭ literumata Oqtay Mir-Qasım (naskiĝis la 12-an de junio 1943 en Bakuo, Azerbajĝana SSR, do nun la 12-an de junio 1943 -jara) estas azerbajĝana filma reĝisoro kaj scenaristo. En 2000 li honoriĝis per la titolo Popola Artisto de Azerbajĝano.
Oqtay Mirqasımov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 12-an de junio 1943 en Bakuo, Azerbajĝana SSR | ||||
Ŝtataneco | Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko Azerbajĝano Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Mirasadulla Mirgasimov (en) vd | ||||
Infanoj | Ayan Mirqasımova (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro produktoro reĝisoro scenaristo filmreĝisoro produktoro vd | ||||
| |||||
| |||||
Sukcesis kiel | filma reĝisoro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post lernejaj jaroj en Bakuo, li de 1963 ĝis 1968 studis kinarton en la Tutrusia Ŝtata Universitato de Kinematografio en Moskvo. Post la reveno al Bakuo, li laboris en la respublika filma kooperativo Azərbaycanfilm de Azerbajĝana SSR. De tiam li kreis multajn kinejajn kaj televidajn artajn kaj dokumentajn filmojn. En 2015 li ricevis la azerbajĝanan kinan premion Cəfər Cabbarlı.
Interalie vekis internacian atenton lia filmo Qisas almadan ölmə. Keçmişdən məktublar. ("Morti en repaciĝo. Leteroj de la Pasinteco.") de 2014, en kiu rolis la germana aktoro Dieter Hallervorden.[1] La filmo estis prezentita en la nacia parlamento.[2][3]
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ artikolo Die verlorene Rache des Günther Braun ("la perdita venĝo de Günther Braun") pri la filmo Qisas almadan ölmə ("morti en repaciĝo"), la 21-an de februaro 2014 en la gazeto Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine Berliner Zeitung (germane)
- ↑ “Qisas almadan ölmə” filminin premyerası keçirilib: “Azərbaycanfilm” Kinostudiyasında rejissor Oqtay Mirqasımovun quruluşunda hazırlanan eyniadlı tammetrajlı bədii filmin premyerası keçirilib, 525-ci qəzet, la 21-an de februaro 2014, paĝo 7. (azerbajĝane)
- ↑ Nərimanoğlu, M. 'Qisas almadan ölmə. Keçmişdən məktublar': Nizami Kino Mərkəzində Xalq artisti Oqtay Mir-Qasımın quruluşunda eyniadlı filmin təqdimatı keçirilib ("La filmo 'Morti sen venĝo. Leteroj de la Pasinteco.' de la kina centro Nizami de la popola artisto Mir-Qasım estis prezentita en la parlamento"), gazeto Azərbaycan, la 21-an de februaro 2014, paĝo 12. (azerbajĝane)