Orés [oRES] estas municipo de Hispanio, en la centrorienta parto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Orés
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50619
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 1° 0′ U (mapo)42.2791261-0.9997218Koordinatoj: 42° 17′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Alto 647 m [+]
Areo 54,523749 km² ( 545 2.3 749 ha) [+]
Orés (Provinco Zaragozo)
Orés (Provinco Zaragozo)
DEC
Orés
Orés
Situo de Orés
Orés (Hispanio)
Orés (Hispanio)
DEC
Orés
Orés
Situo de Orés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orés [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia malgranda municipa teritorio estas en la centrorienta parto de la komarko Cinco Villas, ĉe la rivero Orés. Ĝi limas oriente kun Luna, sudokcidente kun Ejea de los Caballeros kaj norde kun Luesia. Ĝi estas ĉe la montaro Luna, inter la riveroj Farasdués aŭ Agonías kaj Arba de Biel.

La loĝloko Orés (647 msm) estas je 104 km de Zaragozo kaj je 28 km de Ejea de los Caballeros. Ĝi estas tre izola loĝloko komunikata nur kun Asín okcidente laŭ montara ŝoseo.

Historio redakti

La areo estis loĝata de vaskonoj, eble de aliaj popoloj, kaj certe de araboj dum ĉirkaŭ du jarcentoj. En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono.

Orés apartenis al Luesia ĝis la moderna teritorio restrukturigo de 1834. En 933 ĝi estis konkertia de la reĝo Sanĉo Abarka, kun Luesia kaj aliaj ties lokoj: nome Farasdués kaj Asín. Sed ĝi estis rekonkerita ofte kaj de kristanoj kaj de islamanoj. Sancho el Mayor rekonstruis Luesia nur en la jaro 1030, post la konstruado de la preĝejo de Sankta Savinto samloke (1014).

La reĝo de Navaro Sanĉo la 3-a establis la sudorientan limon de sia regno ĉe la proksima Biel, pro kio je la starigo de la dekomenca kerno de la Regno Aragono per testamenta heredo de tiu reĝo al Ramiro la 1-a de Aragono, la suda limo de la regno estis markita ĉe la najbaraj Uncastillo, Luesia kaj Biel. Tiukadre Orés estis dum longe teritoria limo inter la kristanaj kaj islamaj regnaroj.

Kaj Luesia kaj la loĝlokoj Orés, Farasdués kaj Asín estis kunigitaj al la Reĝa Krono ĝis la jaro 1270 proksimume, sed kun alpropigo de dekonaĵoj. En tiu epoko donis la reĝo Jakobo la 1-a tiujn lokojn kun la koncernaj impostoj al Teresa Gil de Vidaure kaj al la infanto Petro sia filo. Orés apartiĝis de tiu jurisdikcio de Luesia en Januaro 1337, pro ordono de Petro la 4-a, estis konfiskita el Pedro de Jerica (nepo de la antaŭe menciita) kaj donita al Beltrán del Valle, sed tuj ĝi estis rekuperita de Pedro. Tiu la 27an de Aprilo 1368 donis per testamento al la ĉefepiskopo de Zaragozo (Lope Fernández de Luna, 4-a ĉefepiskopo de Zaragozo) la lokojn Luesia, Orés kaj Farasdués. Post 642 jaroj senimposte, en 1575, la preĝejoj sukcesis ricevi papan buleon kiu rajtigis ricevon en siaj kontoj de la impostado kiun ĝis tiam ricevis la ĉefepiskopo.

La 4an de julio 2015 Orés, kun aliaj apudaj municipoj, suferis gravan kamparan incendion, en kiu bruliĝis multnombraj hektaroj de kultivita kaj forsta areoj. La loĝantoj estis evakuitaj al la najbara Luesia. Ne estis viktimoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Orés: oni malaltiĝis el 950 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 950 loĝantoj.

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al rura turismo. Pro proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj redakti