Oraj bronzoj de Cartoceto di Pergola
La Oraj bronzoj de Cartoceto di Pergola estas la nura romia orumita bronza grupo de rajdantoj, kiu ankoraŭ ekzistas. Origine temis pri du ĉevaloj kun du rajdantoj el kiuj nur unu ekzistas nun, kaj du starantaj virinoj.
Malkovro
redaktiEn junio 1946 oni malkovris centojn da malgrandaj orumitaj bronzeroj en Santa Lucia di Calamello ĉe Pergola en la Provinco Pesaro e Urbino, Italio. Iuj el tiuj eroj estis cent kilogramojn pezaj.
Restaŭrado
redaktiLa restaŭrado okazis inter 1949 kaj 1988 en pluraj fazoj. Entute estis kunmetitaj 318 eroj al kvar figuroj.
Prezentado
redakti- La rajdantoj
- La plej bone konservita rajdantoj estas ĉirkaŭ 40-jara viro, kies vesto montras ke li estas altranga oficiro dum pactempo. La brako estas levita kiel pacsigno. Nur eretoj ekzistas de la dua rajdanto.
- La virinoj
- La konservita figuro estas maljuna virino, kies greka hararanĝo (eco el la dua duono de la 1-a jarcento a.K.). Ŝi estas vestita de stola kaj palla. De la dua virina figuro ekzistas nur la malsupra korpoduono.
Eksteraj ligiloj
redakti- Museo dei Bronzi dorati e della città di Pergola (angle/itale)
- Soprintendenza per i Beni Archeologici delle Marche Arkivigite je 2020-08-03 per la retarkivo Wayback Machine (itale)