Oranĝkolora nano estas stelo de ĉefa sekvenco el spektroklaso K kaj klaso de lumeco V. La steloj okupas interan lokon inter ruĝaj nanoj de ĉefa sekvenco el klaso M kaj flavaj nanoj el klaso G. Oranĝkoloraj nanoj havas mason de 0,5 ĝis 0,8 M. La klaso de steloj havas efikan temperaturon 3900-5200 K[1].

La ĉefa sekvenco

Oranĝkoloraj nanoj havas sufiĉe longan vivperiodon en ĉefa sekvenco 15-30 miliardoj jaroj, kio estas je 1,5-3-oble pli longe ol flavaj nanoj, inter kiaj estas la Suno. En fino de sia evoluo oranĝkoloraj nanoj iĝas ruĝa giganto kaj poste transformiĝas al blanka nano. Pro manko de tempo en Universo nek unu oranĝkolora nano evoluis al ruĝa giganto.

Referencoj redakti

  1. Empirical bolometric corrections for the main-sequence (el Retarkivo 20190717051054), G. M. H. J. Habets and J. R. W. Heintze, Astronomy and Astrophysics Supplement 46 (November 1981), pp. 193—237.