Klasigo de steloj

(Alidirektita el Spektroklaso)

Steloj estas klasigataj ĉefe laŭ sia spektro kaj amplekso.

Spektroklaso redakti

Spektroklaso estas klaso de stelo laŭ la spektra klasigo. Pli simple spektroklaso priskribas koloron de stelo.

Spektraj klasoj de la plej ofte uzata klasigo estas

O B A F G K M.

Ĉiu el ili estas disdividita je 10 subklasoj ekde 0 ĝis 9, do ili kune estas vico

O0 O1 ... O8 O9 B0 B1 ... B8 B9 A0 ... ... ... M8 M9
Klaso Temperaturo Koloro Maso
M
Radiuso
R
Lumigo
L
Hidrogenaj linioj
O 30000 – 60000 K Blua 60 15 1400000 Malfortaj
B 10000 – 30000 K Blua - blanka 18 7 20000 Mezfortaj
A 7500 – 10000 K Blanka 3,1 2,1 80 Fortaj
F 6000 – 7500 K Flava - blanka 1,7 1,3 6 Mezfortaj
G 5000 – 6000 K Flava 1,1 1,1 1,2 Malfortaj
K 3500 – 5000 K Oranĝkolora 0,8 0,9 0,4 Ege malfortaj
M 2000 – 3500 K Ruĝa 0,3 0,4 0,04 Ege malfortaj
 
Steloj de diversaj klasoj de la ĉefa sekvenco
 
Diagramo de Hertzsprung-Russell (spektroklaso - lumigo): ĉi tie absoluta magnitudo laŭ ondolongo de B (442 nm) al V (540 nm)


Lumeco redakti

 
Diagramo de Hertzsprung-Russell (spektroklaso - lumigo). Suno aperas kun lumeco 1 (absoluta magnitudo 4,8) kaj B-V koloro 0,66 (temperaturo 5 780 K, spektroklaso G2V).

Ankaŭ estas divigo de steloj laŭ klaso de lumeco - klasifiko de steloj en dudimensia spektra klasifiko, dependanta de ilia lumeco (aŭ absoluta magnitudo) kaj spektra klaso:

  • I - Supergigantoj; oni distingas kelkajn grupojn:
    • 0, Ia-0 aŭ Ia+ - Hipergigantoj aŭ helegaj supergigantoj;
    • Ia - Helaj supergigantoj;
    • Iab - Normalaj supergigantoj;
    • Ib - Supergigantoj kun malalta lumeco;
  • II - Helaj gigantoj;
  • III - Gigantoj;
  • IV - Subgigantoj;
  • V - Nanoj de ĉefa sekvenco;
  • VI - Subnanoj;
  • VII - Blankaj nanoj;
  • VIII - malofre estas distingataj kernoj de planedumaj nebulozoj, evoluantaj al blankaj nanoj.

En komplikaj okazoj oni uzas kombinaĵojn, ekzemple, IV/V.

Ampleksa klaso estas skribata per romiaj ciferoj kaj post la spektroklaso. Ekzemplo de la plena skribo: "A2V", kie "A2" estas spektroklaso kaj "V" estas amplekso.