Oratorio Sankta Céneré


La Oratorio Sankta Céneré[1] (france Oratoire de Saint-Céneré) estas katolika malgranda preĝejo situanta en Saulges, Mayenne, Francio.

Oratorio Sankta Céneré
Oratoriokapelo
Informaro
Eklezio: katolika
Komunumo: Saulges
Diocezo: Diocezo de Laval
Titolo: Preĝejo
Konstruado: 7-a jc.
Geografia situo 47° 59′ 0″ N, 0° 24′ 16″ U (mapo)47.9833-0.40440000000001Koordinatoj: 47° 59′ 0″ N, 0° 24′ 16″ U (mapo) f1
Oratorio Sankta Céneré (Mayenne)
Oratorio Sankta Céneré (Mayenne)
DEC
Oratorio Sankta Céneré
Oratorio Sankta Céneré
Situo de Oratorio Sankta Céneré
Oratorio Sankta Céneré (Francio)
Oratorio Sankta Céneré (Francio)
DEC
Oratorio Sankta Céneré
Oratorio Sankta Céneré
Situo de Oratorio Sankta Céneré
Map
Oratorio Sankta Céneré
Ŝtato:  Francio
vdr

Ĝi situas en la domaro Montguyon, 1 km disde la vilaĝo-centro.

Historio redakti

La oratorio prenas sian nomon de Saint Céneré (aŭ Cerenicus[2]), benediktana monaĥo naskita en Spoleto en la 7-a jarcento; li estis sendita de papo Marteno la 1-a por prediki en merovida Gaŭlio kun sia frato, Céneri, kaj kun tiu li alvenis en la diocezon de Le Mans, en Saulges, ĉirkaŭ 649-650. Li fondis kristanan komunumon kiu konstruis la preĝejon Saint-Pierre, Saulges.

La kaverno funkciis kiel ermitejo por la monaĥo. La oratorio, situanta 1 kilometron (0.62 mejl.) de la urbo, estis konstruita en 1849 por protekti la statuon de la sanktulo.[3]

Arkitekturo redakti

En la kaverno malsupre, la 18-jarcenta statuo[4] de sankta Cénéré el plurkolora ligno, restaŭrita en 2005, superas la akvofonton priskribitan fare de Grosse Dupéron. Tiu kontinua akvofluo donis al sankta Céneré la kromnomon "sanktulo kiu pisas".[5]

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. San Cerenico (Cenerico, Cinereo) di Spoleto Diacono in Normandia (itale). santiebeati.it. Alirita 2022-05-01.
  2. Piero Bargellini, Mille santi del giorno, pag. 255, Vallecchi, Firenze, 1977.
  3. Saulges, ermitage de st-céneré, sentier de la chapelle conduisant aux grottes (france). picclick.fr. Alirita 2022-05-01.
  4. Statue : saint Céneré - Chapelle, dite ermitage Saint-Céneré, Montguyon, Saulges (itale). gertrude.paysdelaloire.fr. Alirita 2022-05-01.
  5. Grosse Dupéron, Albert. (1901) Deux Excursions au Pays de Saulges : Souvenirs d'Un Touriste (france). Poirier-Bealu.

Vidu ankaŭ redakti