Orce estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas sur la sudorienta parto de la komarko de Huéscar. Limas kun la municipoj granadaj Cúllar, Galera, Huéscar kaj Puebla de Don Fadrique, kaj kun la municipoj almeriaj María kaj Chirivel.

Orce
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 18858
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 147  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 43′ N, 2° 29′ U (mapo)37.721388888889-2.4794444444444Koordinatoj: 37° 43′ N, 2° 29′ U (mapo) [+]
Alto 928 m [+]
Areo 324 km² (32 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Orce (Provinco Granado)
Orce (Provinco Granado)
DEC
Orce
Orce
Situo de Orce
Orce (Hispanio)
Orce (Hispanio)
DEC
Orce
Orce
Situo de Orce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orce [+]
vdr
Situo de Orce en la provinco Granada.

La municipo orcea enhavas la domarkernojn Orce, Fuente Nueva kaj Venta Micena.

En 1982 la paleoantropologo Josep Gibert malkovris kuŝejon en la submunicipo Venta Micena kie aperis restaĵoj de ostoj ŝajne homajm kiuj estis diskonigitaj kiel homo de Orce. Laŭ Gibert mem temas pri la homaj restaĵoj plej antikvaj de Eŭropo, sed kaj ĝia homa naturo (aparteno al la genro "Homo" aŭ ne) kaj ĝia antikveco kaj gravo estas diskutitaj de la sienca komunumo.

Estas ankaŭ restoj de la Neolitiko, sekve de aliaj de romianoj, visigotoj kaj araboj.