Orientĝermana lingvaro

(Alidirektita el Orient-ĝermana lingvaro)

La orientĝermana lingvaro estas grupo de formortintaj Hindeŭropaj lingvoj en la Ĝermana lingvaro. La nura orientĝermana lingvo pri kiu konatas kompletaj tekstoj estas la gota lingvo; aliaj lingvoj kiujn oni supozas esti orientĝermanaj estas la krime-gota, burgunda kaj vandala lingvoj. Pri la krime-gota lingvo oni supozas ke ĝi ankoraŭ estis parolata ĝis la 18-a jarcento.

orientĝermana lingvaro
lingva familio
ĝermana lingvaro
Parolata en orienta Eŭropo
Parolantoj 0
Denaskaj parolantoj ĉiuj parolantoj formortis
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro

  Ĝermana lingvaro
    orientĝermana lingvaro

Lingvaj kodoj
  Glottolog east2805
Angla nomo East Germanic
Franca nomo langues germaniques orientales
vdr