La vandala lingvo estas formortinta orientĝermana lingvo, kiun parolis la vandaloj en Iberio kaj Norda Afriko ĝis la 6-a jarcento.

vandala lingvo
mortinta lingvo • antikva lingvo
Orientĝermana lingvaro
Parolata en Iberio kaj Norda Afriko ĝis la 6-a jarcento
Parolantoj 0
Denaskaj parolantoj formortinta
Skribo ne
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Orientĝermana lingvaro
vandala lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 gem (kaj ceteraj ĝermanaj lingvoj)
  ISO 639-3 xvn
  Glottolog vand1245
Angla nomo Vandalic
Franca nomo vandale
vdr

La vandaloj dum la eŭropa popolmigrado de la 4-a kaj 5-a jarcento setlis en norda Portugalio plus Galegio kaj en suda Hispanio, sekvante aliajn ĝermanajn kaj neĝermanajn popolojn (visigotojn, alanojn kaj suebojn), antaŭ ol plumoviĝi al norda Afriko dum la jaro 429.

Oni scias tre malmulte pri la lingvo krom ke ĝi apartenis al la orientĝermana lingvaro kaj estis proksime parenca al la gota lingvo. Malgranda nombro de personaj nomoj el vandala origino transiris al la hispana lingvo.

Frazo en vandala lingvo estas Froia arme, kiu signifas « Sinjoro, kompatu » kiel la malnova greka « Κύριε ἐλέησον » (Kýrie e̍léêson).