Orientkanaria ĉifĉafo

La Orientkanaria ĉifĉafoLanzarota ĉifĉafo (Phylloscopus canariensis exsul) estis subspecio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estis subspecio de la Kanaria ĉifĉafo endemia de la insulo de Lanzarote – kaj eble ankaŭ de Fuerteventura – la plej orientaj de la Kanariaj Insuloj, Hispanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orientkanaria ĉifĉafo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. c. exsul'
Phylloscopus c. exsul
(Hartert, 1907)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orientkanaria ĉifĉafo estis pli brundorsa kaj mallongflugila ol la Okcidentkanaria ĉifĉafo, Phylloscopus canariensis canariensis. Tiuj birdoj estis iam konsiderataj subspecioj de la Komuna ĉifĉafo sed separiĝis (Clement & Helbig, 1998; Sangster et al., 2001) pro ties morfologiaj, bioakustikaj, kaj de sekvencoj de DNA diferencoj (Helbig et al., 1996).

Tiu foto montras plej parton de la historia teritorio de la P. c. exsul; Haría estas en la centro.
Notu terasajn deklivojn; natura arbo kaj arbustara kovrotavolo estis klarigata por agrikulturo.

Ŝajne tiu subspecio estis jam tre rara kiam oni priskribis ĝin. Oni kolektis kelkajn specimenojn komence de la 20a jarcento en la valoj de Haría (Lanzarote). Tie ĝi povis esti observata en broom thickets en altaj kaj freŝaj zonoj. Ekde tiam estis nur kelkaj dubindaj vidaĵoj. La ĉeesto de tiu subspecio en Fuerteventura estas nur hipoteza, ĉar neniu specimeno estis iam kolektata tie, nek estas fidindaj vidaĵoj el tiu insulo. Ŝajne, oni trovis neston de tiu subspecio en 1986, sed la biologo kiu plendis por la malkovro poste konfirmis, ke la subspecio estis jam certe formortinta.

La kaŭzo de la formortinto estas nekonata. Eble ties fina malapero rilatas al la detruado aŭ transformado de la vegetaĵaro en la altaj zonoj de la Macizo de Famara.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Clement, P. & Helbig, A. J. (1998): Taxonomy and identification of chiffchaffs in the Western Palearctic. British Birds 91: 361–376.
  • Helbig, A. J.; Martens, J.; Seibold, I.; Henning, F.; Schottler, B. & Wink, M. (1996): Phylogeny and species limits in the Palearctic Chiffchaff Phylloscopus collybita complex: mitochondrial genetic differentiation and bioacoustic evidence. Ibis 138(4): 650–666.
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. DOI 10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF plena teksto Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti