La Orminao (Mino anais) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj en la genro de Minaoj kiuj estas la plej grandaj el la familio. Kiel la aliaj membroj de la genro, ankaŭ tiu ĉi estas indiĝena endemio de Novgvineo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orminao
Orminao
Orminao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Mino
Specio: 'M. anais'
Mino anais
(Lesson, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio montras tre belan kombinon de flavoranĝecaj kaj nigrecaj areoj, kio nomigas la specion, nome unue nigreca kapo, due flavoranĝeca areo de kolo, kaj supraj brusto kaj dorso, trie nigrecaj suba dorso kaj flugiloj, kvare flavoranĝaj pugo kaj komenco de vosto kaj kvine nigreca vostofino. Pli precize en la kapo super tiu nigreca fono elstaras la flavaj beko, krono kaj irisoj kiuj sekvas kiel flavecaj plumotufoj malantaŭen; en la nigraj flugiloj estas blankecaj makuloj kaj la tre orflavaj pugoplumoj ŝveliĝas malkombitece kiel rimarkilo; la vosto estas ne longa kaj iom rondofina.

Referencoj redakti