Orne (Mozelo)
(Alidirektita el Orne (Mosel))
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Orne kaj Orne (rivero). |
La rivero Orne estas 86 km longa maldekstra alfluanto de la rivero Mozelo en la departemento Meuse en la franca regiono Loreno. Ĝia akvokolekta bazeno havas surfacon de 1268,2 km². La rivero havas sian fonton en la komunumo Ornes. Ĝi enfluas la Mozelon ĉe Richemont.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d8/PHOTO_N%C2%B07.jpg/220px-PHOTO_N%C2%B07.jpg)
La rivero ĉe Conflans-en-Jarnisy
En komparo al la pli vasta kaj pli longa rivero Orne en nordokcidenta Francio, la mozelan alfluanton Orne fakte bonas nomi "rivereto".