Blanka orobanko

(Alidirektita el Orobanche alba)

Blanka orobanko (Orobanche alba) estas parazita senklorofila herboplanto de la familio de Orobankacoj. La specia nomo (alba) derivas el latino kaj signifas ĝenerale blanka, sed pli precize blankeca, hela, reference al la aspekto de tiu planto.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka orobanko
Orobanche alba
Orobanche alba
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliofitoj
Klaso: Verdukotiledonoj Eŭdikotoj
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Orobankacoj Orobanchaceae
Genro: Orobanko Orobanche
L.
Specio: Orobanche alba, Stephan iam Willd. 1800
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Infloresko.

Ĝi estas el 10 al 40 cm alta. Ĝi ne havas foliojn, aŭ estas reduktitaj al iuj spiralecaj skvamoj, lanĉoformaj, 3 al 6 mm larĝaj kaj 12 al 14 mm longaj. La radikoj estas faskoformaj kaj setlas sur la radika sistemo de la parazitata planto. La tigo estas cilindra, stara, rekta kaj sen branĉoj.

La polenigo estas farata de insektoj, la reproduktado per malgrandegaj semoj el infloreskoj, kiuj estas transportataj de insektoj el tipo de formikoj.

Tiu specio estas parazita de la specioj de la genro Timiano de la familio Lamiacoj kaj ĉefe de la specio Thymus serpyllum.[2]

Notoj redakti

  1. David Gledhill, The name of plants (PDF), Cambridge, Cambridge University Press, 2008. p. 41.
  2. Sandro Pignatti, Flora d'Italia. Volume secondo, Bologna, Edagricole, 1982, p. 615, ISBN 88-506-2449-2. p. 611.