Oskar Netzel

germana infana aktoro


Oskar Netzel (naskiĝis en 2007 en Hamburgo) estas germana infana aktoro.

Oskar Netzel
Persona informo
Naskiĝo 2007 (do nun 16-17-jara)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En 2017, naŭjara, li ĉefrolis en la psikologia filmdramo Kopfplatzen ("eksplodo en la kapo") de la turkdevena germana reĝisoro Savaş Ceviz - post sukcesa premiero en la filmfestivalo de Hof en oktobro 2019, pro la COVID-19-pandemio la filmo nur ekprezentiĝis en kinejoj en somero 2020 - la filmo intense temigis la temon de pedofilio kaj la senkondiĉan adoron de la 9-jara rolulo al juna simpatia najbaro, arkitekto sekrete pedofilema, kiu en estimo al la infano kaj ties patrino daŭre subpremas sian ekscitiĝon pri la infano, impulson kiun li mem kondamnas - sekve la psikologia premo pli kaj pli koŝmare altiĝas.

En 2019, la dekunujara Oskar Netzel ludis en romantika filmkomedio Auf einmal war es Liebe ("Subite estis amo") de la reĝisoro André Erkau kaj tiujare kaj en 2020 aperis en du epizodoj de la televida krimfilma serio Tatort de la nacia germania televidkanalo Das Erste. Sekvis pliaj televidaj filmoj, interalie en 2020, en aparte intensa prezento, ĉefrolo de la psikologia filmo Käthe und ich – Das Adoptivkind ("Katinjo kaj mi - La adoptita infano", en la titolo la nomo Katinjo signas hundinon) pri malcertecoj de adoptitaj infanoj kaj iliaj biologiaj kaj sociaj gepatroj (kaj gefratoj), kaj krome jure malpermesitan amrilaton inter instruisto kaj lia 15-jara lernantino, kion ne perfidas la titola adoptita knabo, la tiam 12-jara Oskar Netzel, je alta persona prezo, pro senfina lojaleco al la pli aĝa adopta fratino.

Filmografio (elekto)

redakti
  • 2019: Auf einmal war es Liebe ("Subite estis amo")
  • 2019: Tatort: Das verschwundene Kind ("la malaperinta infano")[3]
  • 2019: SCHULD nach Ferdinand von Schirach (epizodo Der Freund, "la amiko")
  • 2020: Tatort: National feminin
  • 2020: Helen Dorn: Kleine Freiheit
  • 2020: Pohlmann und die Zeit der Wünsche
  • 2021: Helen Dorn - Wer Gewalt sät ("... Kiu semas perforton [rikoltos la rezulton]"[4])
  • 2021: Käthe und ich – Das Adoptivkind ("Katinjo kaj mi - La adoptita infano")
  • 2019 Kopfplatzen ("eksplodo en la kapo")

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. filmografio en la retejo fernsehserien.de (germane)
  2. Vidu ankaŭ la filmografiajn listojn de la retejoj filmportal.de, moviepilot.de (ambaŭ germane) kaj de la interreta filma datumbazo (angle), ligitaj kiel eksteraj ligiloj.
  3. la filmografio en la retejo crew-united.com foje indikas iom pli fruan premieran daton, sed la ekzakta jaro de unua publika prezento ne signifas grandan diferencon, ĉiukaze ofte filmoj post la filmado multajn monatojn prilaboriĝas, remuntiĝas kaj poluriĝas antaŭ unua publika prezento (germane, angle, france kaj en ses pliaj lingvoj)
  4. laŭ vortumo en la Libro de Hoŝea 8, 7 en traduko de LLZ "ili semas venton, ili rikoltos ventegon" pri tio ke aparte agresaj agoj nepre havos rezultojn

Eksteraj ligiloj

redakti