Osmosis Jones estas usona komedia filmo de 2001 pri kontrasta duopo kiu kombinas animaciajn scenojn reĝisoritajn de Tom Sito kaj Piet Kroon kaj realvivajn scenojn reĝisoritajn de la fratoj Farrelly.[1] La filmo fokusas al Frank Detorre, neglekt-aspekta bestoĝardenisto; la realvivaj scenoj okazas ekster la korpo de Frank, dum la animaciaj scenoj okazas ene de lia korpo, kiu estas portretita kiel urbo loĝata de antropomorfaj mikroorganismoj. La leŭkocita policano Osmosis "Ozzy" Jones kaj la lozanĝo Drix devas eviti ke mortiga viruso Thrax mortigu Frank ene de 48 horoj.

Osmosis Jones
longa filmo • aktora-movbilda filmo
Originala titolo Osmosis Jones
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2001, aŭgusto 2001
Ĝenro amikopara filmo, porinfana filmo, policanpara filmo, komedia filmo, agfilmo
Kameraado Mark Irwin
Reĝisoro(j) Tom Sito • Peter Farrelly • Bobby Farrelly • Piet Kroon
Produktisto(j) Peter Farrelly • Bobby Farrelly • Zak Penn
Scenaro Marc Hyman
Filmita en Plymouth County
Loko de rakonto Rod-Insulo
Muziko de Randy Edelman
Rolantoj Bill Murray • Molly Shannon • Chris Elliott • Chris Rock • Laurence Fishburne • David Hyde Pierce • Brandy • William Shatner • Ron Howard • Kid Rock • Joe C. • Uncle Kracker • Zen Gesner • Zak Penn
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Animation 
Conundrum Entertainment 
Farrelly brothers
IMDb
vdr

Referencoj redakti

  1. Osmosis Jones. Turner Classic Movies. Alirita 1a de Julio 2016.