Malfermi la ĉefan menuon

Ossy Kolmann

aŭstra aktoro
La Popola operejo de Vieno, kie Kolmann ludis multjare

Ossy KOLMANN (vere: Oskar Kolmann; naskiĝinta la 10-an de januaro 1928 en Vieno, mortinta samloke la 18-an de julio 2016[1]) estis aŭstra aktoro kaj kabaredisto.

VivoRedakti

Kolmann estis laŭprofesie telefonteknikisto kaj vizitis ekde 1948 aktoradlernejon sindikatan. Lia unua apero sur scenejo estis en 1951 ĉe la kabaredo "Wiener Werkel", kun kies membroj li gaste ludis en Germanujo kaj Svisujo. En 1958 li iĝis membro de la legenda trupo de "Simpl" de Karl Farkas. Per la televidelsendo "Bilanz des Monats" li konatigitis unuafoje al ekranaĵadorantoj. Mallongan tempon li aktoris en la televidserio poroldulara Seniorenclub.

Post gastaj adgadoj ĉe la Operetejo de Hamburg, ĉe Theater an der Wien, ĉe Wiener Volkstheater kaj ĉe Raimundtheater li fariĝis en 1973 membro de la truparo de Volksoper Wien kie li havis multegon da roloj. En 1993 li ekaktoris ĉe Theater in der Josefstadt, kie li nomumitis en 1998 honora membro.

Ossy Kolmann estis en pli ol 100 televidelsendoj, i.a. ĉe "Ringstraßenpalais", "Cabarett Cabarett", "Alles ist möglich", "Tatort", "Der Unverbesserliche", en la ORF-serio "Das Lottostudio" kaj kiel portisto ĉe "Hallo, Hotel Sacher ... Portier!" Al radiaŭskultanoj li konatigitis ankaŭ danke la elsendo "Autofahrer unterwegs". Krome li produktigis kelkajn sondiskojn kiel kabaredisto, aktoro, kantisto kaj komikisto.

Lastatempe li ludis ĉe Theater in der Josefstadt kaj ĉe Kammerspiele en jenaj teatraĵoj ekz.: "Das lebenslängliche Kind", "Der müde Theodor" aŭ "Der keusche Ehemann". Per sia ĉiufaceta viena humuro li identigitis kiel tipa vienano kaj tre ŝatatis de la publiko.

Honoroj (elekto)Redakti

  • Goldene Kamera, 1975
  • Ehrenmedaille der Stadt Wien in Gold, 1984
  • Honora membreco de Theater in der Josefstadt, 1998
  • Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst erster Klasse, 1999
  • Titolo "Kammerschauspieler“, 2003
  • Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien, 2004

Verkoj (elekto)Redakti

  • Mann im Schatten, 1961
  • Das Mädel aus dem Böhmerwald, 1965
  • Nacht zum Ostersonntag (Stahlnetz), 1965
  • Paradies der flotten Sünder, 1968
  • Alle Kätzchen naschen gern, 1969
  • Dornwittchen und Schneeröschen, 1970
  • Wiener Blut, 1971
  • Die Abreise (televidfilmo), 1971
  • Immer Ärger mit Hochwürden, 1972
  • Hallo – Hotel Sacher … Portier! (televidserio), 1973-1976
  • Das Wandern ist Herrn Müllers Lust, 1973
  • Die Unverbesserliche (televidfilmo), 1977
  • Die Straße (televidfilmo), 1978*
  • Lasst uns lügen (televidfilmo), 1979
  • Himmel, Scheich und Wolkenbruch / Traumschiff nach Casablanca, 1979
  • Ringstraßenpalais (televidserio), 1981-1983
  • Der gute Engel (televidserio), 1983
  • Die Einsteiger, 1985
  • Geld oder Leber!, 1986
  • Zärtliche Chaoten, 1987
  • Heiteres Bezirksgericht (televidserio), 1988
  • Der brave Sünder (televidfilmo), 1989
  • Ein Schloß am Wörthersee (televidserio), 1991-1993
  • Tohuwabohu (televidserio), 1991-1998
  • Der Salzbaron (televidserio), 1994
  • Die Spanische Fliege (televidfilmo), 1995

NotojRedakti

FontoRedakti