Ostankina televida centro

La Televida Teĥnika Centro "Ostankino" nome de la 50-jara jubileo de la Oktobra Revolucio estas televid- kaj radiofoni-elsendocentro en Ostankinskij distrikto en Moskvo, Rusio.

Ĝi estas la plej granda en Eŭropo kaj konsistas el du konstruaĵoj (ATS-1 kaj ATS-3), la ekskursejo kaj la Ostankina televidturo, kiujn oni komencis ekspluati en 1967. La 13-etaĝa konstruaĵo de TV Centro (ATS-1) estas konstruita ĉefe el ferobetono kaj vitro laŭ plej avangarda tiama teknologio. Volumeno de la konstruaĵo superas unu milionon da kubaj metroj, alteco – 55 metrojn, utila areo – 155000 kvadratajn metrojn. La 3-an de oktobro 1993 apud la Centro okazis kolizio inter subtenuloj de la Rusia parlamento kaj militistoj, kiu rezultigis pereon de 46 homoj.