Ostrobredado estas la bredado de ostroj fekundigitaj en parkoj. Por aliri al la parkoj, la ostrobredistoj uzas ostroŝipojn aŭ grandajn barĝojn kun plata fundo el aluminio nomataj « plates » franclingve.

Historio redakti

Ekde la prahistorio, la marborda homo nutris sin per sovaĝaj ostroj. La romianoj tre ŝatis la platajn ostrojn. La franca reĝo Ludoviko la Dekkvara estis fervora ŝatanto de la plataj ostroj de la estuaro de la rivero Seudre.

 
Uzo de tegoloj (gravuraĵo de 1881)

La bredado de ostroj ekzistas de pluraj jarcentoj, por kompensi la malkreskon de la naturaj kuŝejoj. Atestas pri tio bildo de la Enciklopedio de Diderot kaj de Alembert, prezentanta la « claires » (franclingva nomo de « parko por verdigi ostrojn »)[1].

En la dua Imperio, la ostroj estis tiel sukcesaj sur la tabloj de frandemuloj ke en 1852, sekve de alarma raporto de la ministerio pri agrikulturo kaj komerco rilata al la falo de la produktado el la naturaj ostrokuŝejoj, la mara administracio decidis reguligi la troladon, kiu estis permesita nur de la 1-a de septembro al la 30-a de aprilo, de la sunleviĝo al la sunsubiro.

Napoleono la 3-a nomumis Victor Coste estro de komisio celanta rigardi kaj kompari la metodojn uzatajn por kapti kaj bredi ostrojn ĉe la marbordoj de Francio kaj Italio. Victor Coste tiel fariĝis la patro fondinto de la moderna ostrobredado, kreante la unuajn ostroparkojn. Nomumita ĝenerala inspektoro de la markaptado, posteno kiu estis neniigita je lia morto, li eksperimentis artefaritajn ostrejojn, aparte en Arcachon en 1859. Li kreis en la sama jaro, la marstacion de Concarneau. Multaj sciencaj misioj al eksterlando kaj interŝanĝoj inter fakuloj tiam okazis pri ostrobredado [2]. Tiel, en 1864, naturalisto Franck Buckland vizitis la bredejojn de Coste, por enkonduki ilin en Herne Bay, sekvata, en 1868, de misio de la brita Board of Trade [2]. En 1877, zoologo Karl Möbius provis enkonduki tiujn metodojn en Schleswig-Holstein [2]. En 1884, profesoro P.C.C. Hoek publikigis raporton pri ostrobredado en la riverbuŝo de Escaut, kiu enhavas referencojn al eksterlandaj eksperimentoj [2]. Fine, Rodolfo Allodi estis komisiita de la registaro de Trieste por enketo pri la franca ostrobredado [2],[3]. Tiuj interŝanĝoj estas faciligitaj per la sciencaj revuoj (Revue Maritime et Coloniale, Bulletin of Fish and Fisheries commission, revuo de la Société impériale d'acclimatation) aŭ per vulgarigaj revuoj (La Nature)[2].

Metio [4] redakti

 
Tradiciaj bredparkoj aŭ « claires » franclingve, en Etaules en Francio
 
Masonitaj bredparkoj sur insulo de Oléron en Francio
 
Ostrobredaj ŝipoj parkadantaj sur la rivero de Crac'h (La Trinité-sur-Mer, Morbihan, Francio)
 
Platfunda ŝipo "Chalant"
 
Ostrobredistaj kabanoj
 
Ostrosakoj sur plaĝo de Fouras en Francio

Kaptado redakti

Ostrobredado per bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Au rythme des marées, l'ostréiculture en Marennes-Oléron : de Guy Kunz-Jacques
  • Simon, C.A. 2011. Polydora and Dipolydora (Polychaeta: Spionidae) associated with molluscs on the south coast of South Africa, with descriptions of two new species. African Invertebrates 52 (1): 39-50.[1] Arkivigite je 2011-09-14 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Vidi ilustraĵon de la enciklopedio (eldonita de 1751 ĝis 1772)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Olivier Levasseur, docteur en histoire, chercheur associé, Muséum d’histoire naturelle, La sciencaj interŝanĝoj, vektoroj de la disvolviĝo de la maraj akvobredadoj en la 19-a jc. Resumo de la prezento farita en la kolokvo ESEH de Amsterdam, en junio 2007 in Bulletin d'histoire environnementale n°1 de l'ENS-Lyon
  3. Rodolfo Allodi, L'ostricoltura e mitilicoltura in Francia, Stab. art. tip. G. Caprin, 1890, 67 p., skenita en 2008 de Harvard University Press, Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  4. Detala klarigo pri la funkciado de ostrobredado