Otava tramposindikato

La Otava tramposindikato (angle Ottawa Panhandlers Union) estas sindikato por trampoj aŭ almozuloj, kiu kreiĝis en Otavo komence de 2003. Ĝi estas sekcio de Industrial Workers of the World. Andrew Nellis estas unu el la ĉeforganizantoj, delegito de sia sekcio kaj proparolanto de IWW.

Otava tramposindikato
laborista sindikato
Komenco 2003 vd
Lando(j) Kanado vd
vdr

La sindikato ne estas kutima laborista sindikato ĉar ĝia celo ne estas intertrakti kun tria rolulo por kolektivaj kontraktoj kaj pli altaj salajroj. Ĉi tiu fuŝkoncepto kreis ridindajn miskomprenojn, kaj eĉ atakon kontraŭ la grupo flanke de otavaj sindikatoj kiuj demandis por kio la trampoj batalas: ĉu por pli larĝaj trotuaroj ?

La sindikato respondis al tiuj akuzoj per ĉefartikolo titolita «Kial la trampoj bezonas sindikaton» (Why Panhandlers Need a Union) kiu aperis en ilia gazeto la 20an de marto 2006. La ĉefartikolo estis kunlabore verkita de kelkaj IWW-anoj. Sed oni suspektas, ke ĝin verkis la almozpetanto Proshanto Smith.

La sindikato celas instigi la trampojn, la strat-artistojn, kaj iun ajn, kiu pasigas multan tempon surstrate, unuiĝi antaŭ la enirejo de la urbodomo por batali por individuaj rajtoj kaj por nuligi iujn leĝojn, kiuj estis starigitaj de la urbestraro. La sindikato ĉiam emfazis, ke ĝia celo estas krei «entrepreneman spiriton», kiu celus instigi la almozpetantojn vendi artaĵojn kaj metiistaĵojn, librojn, KDiskojn aŭ ion ajn, kio enspezigas monon, kiun ili bezonas por pluvivi.

La kreado de la tramposindikato kuraĝigis aliajn aktivulojn, kiel tiu de la Kolektivo Sub Premo krei proprajn sindikatojn por apartaj grupoj.

La unuan de majo 2006, Andrew Nellis, kunlabore kaj helpite de la otava sekcio de IWW, organizis manifestacion de la tramposindikato dum la 1-a de majo kaj senperforte blokis straton dum unu horo, apud loko kie okazis kunpuŝiĝoj inter junaj vaguloj kaj la sekurec-respondeculoj. La rekta ago ankaŭ celis la Leĝon pri Sekuraj Stratoj, kiun la trampoj forte kritikis ĉar maljuste celis la malriĉulojn. Ĝi celis ankaŭ regularon starigita de la Otava urbestraro, kiu eksterleĝigis la vendadon de ĵurnaloj surstrate. La almozuloj kaj senhejmuloj tiam vendis la alternativan gazeton el Halifakso, nome Dominion Newspaper. Novaj leĝoj, validaj de la 1a de majo, ja celis limigi tion.

La unuan de junio 2006, dum manifestacio okazis amasalmozpetado. Tiu ĉi protestis kontraŭ alia leĝo de la otava urbodomo kiu malpermesis la vendon de artaĵoj kaj metiaĵoj kaj la disdonon de gazetoj fare de malriĉuloj. La amaskomunikiloj eldonis citaĵojn de Nellis kaj de la sindikato pro tiuj agoj - «La otavaj senhejmuloj diras ke ili perturbos la urban komercadon se la komercistoj plu perturbos iliajn aferojn.»

La leĝoj kaj la tramposindikato redakti

Regularo No. 2005 - 358  redakti

Temas pri regularo starigita de la otava urbestraro, kiu limigas la vendadon ĉe la stratoj. La vorto «strato» en tiu regularo ne taŭgas, ĉar la leĝo difinas la «stratojn» kiel publikaj kaj komunaj stratoj, kaj enkalkulas pontojn, viaduktojn kaj aliajn stratajn strukturojn.

Ĉi tiu regularo estis starigita la 24an de aŭgusto 2005 sen publika konsultado.

La leĝo malpermesas la vendadon de artaĵoj kaj metiaĵoj, floroj, stratgazetoj, kaj stratspektaklojn.

La «Safe Streets Act» (leĝo por sekuraj stratoj) redakti

La leĝo por sekuraj stratoj estis starigita de la konservativa registaro de Mike Harris en 1999, kiu koncernis la tutan Ontarion. Ĉi tiu leĝo celas malaperigi la «agreseman almozpetadon» sed la leĝo ne klare difinis la «agreseman almozpetadon». La leĝo nur diras, ke la almozpetado iĝas agresema kiam ĝi devigas prudentulon zorgi pri sia sekureco. Tio estas tre malpreciza ĉar ne ĉiuj sentas sin minacataj en la samaj situacioj. Iuj prudentuloj sentas sin minacitaj simple kiam trampo petas de ili kelkajn monerojn, dum aliuloj senprobleme donas monon al uloj, kiuj tion bezonas. La tramposindikato opinias, ke la celo de la leĝo por Sekura Almozpetado ne estas ĉesigi pasivan almozpetadon, sed ja ĉesigi ĉian almozadon, ĉu aktiva aŭ pasiva.

En Otavo, la anoj de la tramposindikato kapablis respondi al la provokoj de la otava polico konservante en poŝo kopion de la Leĝo por Sekuraj Stratoj kaj montrante ĝin al policistoj por pruvi ke ili ne perfortas la leĝon. Tamen, almozuloj devas pagi monpunojn pro almozpetado, kiun ili ne kapablas pagi.

Cetere, ĉi tiu leĝo ne koncernas la karitatajn kompaniojn, kiuj petas monon de homoj. La fakto, ke oni permesas al la karitataj kampanjoj peti monon surstate, montras la klasan flankon de la Leĝo por Sekuraj Stratoj.

Estas maljuste, ke la otavaj trampoj devas pagi dekduojn da monpunoj por la leĝo. La Programo kontraŭ la monpunoj estis starigita responde; sociaj aktivuloj provis nuligi la monpunojn donitajn al trampoj. Ĉi tiu programo estas tre fruktodona tie, kie ĝi enradikiĝis.