Otra estas 245 km longa rivero en regiono Sørlandet, suda Norvegio. Ĝi trafluas Setesdal en nord-suda direkton.

Otra
rivero
Bazaj informoj
Longeco 245 km
Fluo
Geografio
Landoj Norvegio
Regionoj Bykle
vdr
ĉe Kristiansand

Otra fontas en Setesdalsheiene (komunumo Bykle, Aust-Agder Fylke), fluas en sudan direkton kaj alfluas ĉe Kristiansand en la Nord-maron. Dum tio, ĝi trafluas du grandajn lagojn: Åraksfjord kaj Byglandsfjord.

Otra estas la naŭa plej longa rivero de Norvegio. Averaĝe ĝi transporta 150 m³/s, la maksimumo estis mezurita en oktobro de 1987 kun ĉ. 1000 m³/s. La akvokolekta areo estas 3740 km².