Otzberg

komunumo de Hesio en Germanio

Otzberg [prononco Ocberk] estas komunumo en Germanio, je la norda rando de la mezalta montaro Odenvaldo. La komunumo troviĝas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6540 loĝantojn.

Otzberg
Blazono
Otzberg (Germanio)
Otzberg (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06162, 06163
Poŝtkodo 64853
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6111
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432017
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile, vidu maldekstre)
Politiko
Komunumestro Karl Ohlemüller
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Otzbergstraße 13
Demografio
Loĝantaro 6540 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 50′ N, 8° 55′ O (mapo)49.8333333333338.9166666666667Koordinatoj: 49° 50′ N, 8° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 170 - 367 m
Areo 41,95 km²
Oficiala retejo http://www.otzberg.de
vdr

Komunumopartoj redakti

 
la unuopaj komunumopartoj
  • Habitzheim
  • Lengfeld
  • Nieder-Klingen
  • Hering
  • Ober-Klingen
  • Ober-Nauses


Monto kaj fortikaĵo Otzberg redakti

La unuopaj vilaĝoj de la komunumo grupiĝas ĉirkaŭ la monto Otzberg, sur kiu troviĝas mezepoka fortikaĵo, la Veste Otzberg [prononco Feste]. La monto vaste videbla el la ĉirkaŭa ebenaĵo.

 
la monto Otzberg ...
 
... panorame
 
La fortikaĵo ...
 
... pli detale
 
la kavalira domo
 
... kaj la sudaj konstruaĵoj


Nieder-Klingen redakti

Jen, por ĝenerala impreso, iom da fotoj el la vilaĝo Nieder-Klingen, sudokcidente de la monto.

Heydenmühle redakti

En la komunumoparto Lengfeld ekzistas terapia vivejo por aparte anime flegindaj homoj (iom terapie komplika nomo), kiu nomiĝas Heydenmühle (muelejo de nekristanoj) kaj orientiĝas laŭ antropozofia pedagogio.

Kromaj bildoj redakti