Oksiuroj

(Alidirektita el Oxyura)

La Oksiuroj aŭ veraj Rektavostaj anasoj estas parto de la subfamilio de Oksiurenoj ene de la familio de Anasedoj. Ĉiuj havas, kiel ties nomo implikas, longajn rigidajn vostoplumojn, kiuj stariĝas kiam la birdo ripozas. La latina scienca nomo Oxyura estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka, nome "oksis" kaj "uros" signife respektive "rigida, pinteca, pinĉa" kaj "vosto". El tiu nomo devenas tiu de la subfamilio nome Oksiurenoj, ĉar ĝi estas ties tipa genro kaj la ununura kiu havas pli da unu vivanta specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oksiuroj
Masklo de Blankakapa anaso, Oxyura leucocephala
Masklo de Blankakapa anaso, Oxyura leucocephala
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Oksiurenoj Oxyurinae
Genro: Oxyura
Genroj de subdivizioj

Oxyura australis
Oxyura jamaicensis
Oxyura leucocephala
Oxyura maccoa
Oxyura vittata
kaj vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉiuj havas relative grandajn ŝvelajn bekojn, ĝenerlae bluajn.

Tiuj estas nesalakvaj plonĝanasoj. Ties kruroj estas tre malantaŭaj, kio faras ilin tre mallertaj piedirantoj surtere, kaj tiele ili rare foriras el akvo.

Ties eksterordinaraj memmontradaj ceremonioj inkludas tamburajn bruojn el ŝveleblaj gorĝosakoj, kaposkuadon kaj starigon de mallongaj krestoj.

Plumartipoj konfuzetas kaj determini aĝon malfacilas. Plumaro nepras por survivado pro la tendenco de tiu birdospecio pasi tempon surakve. Sen plumaro tiuj anasoj mortus pro hipotermio pro malkablo reguligi sian korpotemperaturon.

Specioj redakti

Oni priskribis specion el fosilio el fina Plioceno aŭ komenca Pleistoceno de Jalisco (Meksiko) kiel Oxyura zapatanima. Ĝi similis al malgranda Jamajka anaso aŭ, eĉ plie, Argentina blubekulo. Pli granda fosilia formo el meza Pleistoceno el sudokcidenta Usono estis priskribata kiel Oxyura bessomi; ĝi estis probable tre proksima al la Jamajka anaso.

"Oxura" doksana el komenca Mioceno de Dolnice (Ĉeĥio) ne povas esti atribuata al ĉiu ajn subfamilio ene de Anasenoj certige.[1]

Notoj redakti

  1. Worthy et al. (2007)

Referencoj redakti

  • Trevor H. Worthy; Tennyson, A.J.D.; Jones, C.; McNamara, J.A. & Douglas, B.J. (2007): Miocene waterfowl and other birds from central Otago, New Zealand. Journal of Systematic Palaeontology 5(1): 1-39. COI:10.1017/S1477201906001957 (HTML resumo)