Oyun-Erdene Luvsannamsrai

Oyun-Erdene Luvsannamsrai KHURTS (29a de junio 1980) estas la 32a ĉefministro de Mongolio. Lia familio estas komponata de edzino kaj 3 infanoj.

Oyun-Erdene Luvsannamsrai
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1980 (1980-06-29) (43-jaraĝa)
en Ulaanbaataro
Ŝtataneco Mongolio
Alma mater John F. Kennedy School of Government • Nacia Universitato de Mongolio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Edukado redakti

  • 1998, Ĝeneraleduka lernejo en urbeto Berkh (Berĥ), provinco Khentii (Ĥentij);
  • 2001, Bers kolegio, ĵurnalisto;
  • 2008, Mongola Nacia Universitato, jurscienco;
  • 2015, Harvard Universitato, ŝtata (publika) gvidado.

Okupoj redakti

  • 2001, Estro de kancelario ĉe Urbestro de Berkh;
  • 2002, Branĉestro en provinco Khentii, Internacia organizo "Monda vizio-Mongolio";
  • 2006, Monda vizio-Mongolio, Regiona direktoro;
  • 2008, Fakestro pri socia disvolviĝo en distrikta oficejo de Bayanzurkh, Ulanbatoro;
  • 2009, Estro de kancelario ĉe Komitato de la Mongola Popola Partio;
  • 2010-2014, Prezidanto de Mongola Social-Demokrata Junularo;
  • 2011, Sekretario de la Mongola Popola Partio;
  • 2012, Ĝenerala sekretario, Mongola Popola Partio;
  • 2016, Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo (parlamentano);
  • 2019, Estro de la registara kancelario-ministro;
  • 2020, Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo (parlamentano);
  • 2021- Ĉefministro.

Okupoj en NRO-oj redakti

  • Konsilanto pri justico en la organizo “JCI Мongolio”;
  • Fondinto de esplora instituto pri politiko “Azia hegemonia lando”;
  • Kunordiganto de projekto "Mongola koro-Khentii”.

Verkoj redakti

  • “Ni antaŭvidu foran” (Алсын хараа) libro, 2005;
  • “Аzia hegemonianta lando” (Азийн хүлэг улс) libro, 2015.