Pál KIS [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kis Pál (foje Kiss Pál) estis hungara romkatolika pastro, edukisto, poeto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1846).

Pál Kis
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1793 (1793-01-21)
Morto 31-an de oktobro 1847 (1847-10-31) (54-jaraĝa)
Okupo
Okupo poeto • instruisto
vdr

Pál Kis [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1793 en Szentgrót. Li mortis la 31-an de oktobro 1847 en Vieno.

Biografio redakti

Pál Kis frekventis lernejon en Sopron, poste li lernis teologion en Győr, fine li pastriĝis. Baldaŭe li estis ĉefamilia edukisto. En 1819 li ekhavis postenon en universitata biblioteko de Vieno, dume li ankaŭ instruis la hungaran lingvon. Li instruis hungare eĉ Habsburganojn. En 1840 li ricevis la rangon kanoniko, post 3 jaroj titulara abato. Li ofte okupiĝis pri evoluo de la hungara pedagogio, liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).

Verkaro (elekto) redakti

  • Rövid földleírás a leg újabb polgári változások szerint: Tanuló ifjak számára (1818)
  • Tanítás módja: A városi és falusi iskolamesterek számára (Metodo de instruado: por urbaj kaj vilaĝaj instruistoj), (1830)
  • Ungarische Grammatik nach einer neuen und leicht fasslichen Methode theoretisch und praktisch bearbeitet (1834)
  • A magyar literatura remek darabokban: Kézi könyvül a tanító intézetek számára (1835) - hungara krestomatio, kie estis legeblaj ankaŭ la tiam novaj verkoj

Fontoj redakti