Pál Szarvas [sarvaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szarvas Pál estis hungara kemiisto, profesoro.

Reliefa memortabulo pri Pál Szarvas

Pál Szarvas [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1910 en Vác. Li mortis la 30-an de januaro 1986 en Debrecen.

Biografio redakti

Pál Szarvas akiris kemian-fizikan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li restis samloke por instrui. En 1950 li instruis en Pezindustria Teknika Universitato de Miskolc, sed en la sekva jaro li estis nomumita katedrestro de Scienca Universitato Lajos Kossuth. Li estis dekano inter 1954-1957, en 1962 vicrektoro, inter 1963-1966 rektoro. En 1962 li doktoriĝis je kemiaj sciencoj. Li okupiĝis precipe pri analiza kemio kaj fizika kemio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Általános és szervetlen kémia (1954) - kunverkinto
  • Újabb eredmények a szervetlen polisavak kémiájában (1970)

Memorigiloj redakti

  • reliefa memortabulo en universitato de Debrecen (2010) [2]

Fontoj redakti