Pál Szontagh [sontag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szontagh Pál estis hungara politikisto, membro de Societo Kisfaludy.

Pál Szontagh
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1820 (1820-09-11)
en Szécsény
Morto 15-an de junio 1904 (1904-06-15) (83-jaraĝa)
en Horpács
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Pál Szontágh
Tombo de Pál Szontágh

Pál Szontagh naskiĝis la 11-an de septembro 1820 en Szécsény. Li mortis la 15-an de junio 1904 en Horpács.

Biografio redakti

Pál Szontagh lernis juron, poste li eklaboris en la departementa administrado. Li elektiĝis unue parlamentano en 1847, lastfoje en 1887, dume dufoje li estis subprezidento de la parlamento. Dum la liberecbatalo en 1848 li partoprenis en la administrado, poste li estis kondamnita je malliberejo. Ekde 1850 li vivis en Horpács, kie estis la familia bieno. En Horpács li amikiĝis kun Imre Madách. Li apogis politikon de Kálmán Tisza.

Li dekomence estis membro de Societo Kisfaludy, spite tion, ke li tre malofte verkadis.

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti