Horpács
Horpács [horpAĉ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Rétság.
Horpács | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2658 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 154 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 0′ N, 19° 8′ O (mapo)4819.133333333333Koordinatoj: 48° 0′ N, 19° 8′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 6,72 km² ( 672 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Horpács [+] | |||
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiHorpács situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Rétság troviĝas 10, Balassagyarmat 16, Vác 29, Budapeŝto 65 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1473. En 1552 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas biblioteko, migra poŝto, kuracejo, vendejo, kafejeto, turista gastejo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de 1744
- nobeldomo de Mikszáth [miksAt] de 1906, nun muzeo pri Kálmán Mikszáth
- nobeldomo de Szontágh [sontAg], kie ofte estis gasto Imre Madách
Famuloj
redaktiEn Horpács longe vivis kaj mortis politikisto Pál Szontágh. En la vilaĝo mortis Iván Nagy (historiisto).