Pál Veszely
Pál Veszely [veseli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veszely Pál estis hungara aktoro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Wessely, Vessely.
Pál Veszely | |
---|---|
Pál Veszely en 1939 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Veszely Pál |
Naskiĝo | la 27-an de aprilo 1900 en Pécs (Hungario) |
Morto | 1994 en Delhi (Ontario), (Kanado) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Pál Veszely [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1900 en Pécs, li mortis en 1994 en Delhi (Ontario), (Kanado).
Biografio redakti
Pál Veszely debutis kiel aktoro en sia naskiĝurbo en 1920. Inter ambaŭ mondomilitoj li apartenis al pluraj teatroj (ekzemple Nacia Teatro (Szeged) (1935-1939), Operetoteatro (Budapeŝto) (1939-1943 kun interrompo), Teatro Madách (1940)). En 1925 li edziĝis. Li partoprenis en la ŝovinismaj movadoj, post la 2-a mondmilito la ekzamena komisiono malpermesis lin de la aktorado. Li migris al Ameriko, kie foje li aktoradis antaŭ hungara publiko.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Pál Ábrahám: Viktória - grafo Miki
- Szabolcs Fényes: A királynő csókja - Trabuco
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Fűszer és csemege (1939) - amiko
- Egy szoknya, egy nadrág (1943) - detektivo
- Vihar után (1944) – taksiisto