Pálma Balogh
Pálma Balogh [balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh Pálma estas hungara sportpafisto mondĉampiono, trejnisto. Ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis Homokiné Balogh Pálma aŭ Homoki Istvánné.
Pálma Balogh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1960 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | sportpafisto • sporta trejnisto |
Pálma Balogh[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1960 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Pálma Balogh akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1990. Ŝi edziniĝis en 1988.
Sporta kariero redakti
Pálma Balogh estis pafisto en ĉefurba sportklubo ekde 1974. Ŝi estis hungara ĉampiono 11-foje, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1980-1989. Ŝi estis la unua en mondĉampionumo en 1980 unuoble, krome en eŭropa ĉampionumo en 1987 teame.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM43670 hungarlingva datenaro de muzeo