HATALA Péter estis hungara orientikisto, universitata profesoro naskita en Tótmegyer la 17-an de februaro 1832 kaj mortinta en Marosvásárhely la 17-an de februaro 1918.

Péter Hatala

Biografio redakti

Péter Hatala pristudis filozofion en Reĝa Universitato de Pest. En la hungara revolucio de 1848 li estis soldato, tial poste oni malliberigis lin. En 1855 oni ordinis lin pastro, en 1856 li doktoriĝis pri teologio. En jaroj 1857–1860 li estis misiisto en Palestino. Hejmenveninte li instruis en la porpastra edukejo de Esztergom. Li instruis de 1861 teologion, inter 1873–1905 ŝemidajn lingvojn en la fakultato de filologio en la Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1874 li elpaŝis el la romia katolika eklezio kaj li iĝis unitariismulo. Li redaktis interalie la gazetojn Szabad Egyház, Szabad Sajtó. Li estis membro de la Societo Petőfi.

Verkoj redakti

  • Arab nyelvtan (Bp., 1877);
  • Mohamed élete és tana (Bp., 1878);
  • A felekezetnélküliség és a felekezeti kényszer (Bp., 1894);
  • A jogos szocializmus (Bp., 1898).

Fonto redakti