Palárikovo

(Alidirektita el Tótmegyer)

Palárikovo, hungare Tótmegyer, estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka nomo ĝis 1948 estis Slovenský Meder, poste nomiĝis pri slovaka dramisto Ján Palárik Palárikovo.

Palárikovo
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 941 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 272  (2021) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 3′ N, 18° 4′ O (mapo)48.04333333333318.073333333333Koordinatoj: 48° 3′ N, 18° 4′ O (mapo) [+]
Alto 117 m [+]
Areo 51,29 km² (5 129 ha) [+]
Palárikovo (Slovakio)
Palárikovo (Slovakio)
DEC
Palárikovo
Palárikovo
Situo de Palárikovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palárikovo [+]
vdr
La urbo situas en la 4-a regiono de Slovakio
La urbo situas en la 4-a regiono, en la blua distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de ĉefvojo el Šurany, laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislava. La ĉefurbo troviĝas 88 km-ojn, Nové Zámky 12 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1248 en formo Meger pri la komunumo. Ĝi estis nomo de la plej granda hungara tribo, pli konata en skribmaniero magyar (=madjaro). Laŭ la restaĵoj la vilaĝo havis preĝejon en la 12-a j.c. En 1910 loĝis tie 3603 da homoj (2602 slovakoj, 956 hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto Érsekújvár. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj, krome estis ankaŭ loĝantarŝanĝo. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 4359 da homoj (4215 slovakoj, 93 hungaroj).

Partnera komunumo redakti

Famuloj redakti