Písečná (distrikto Frýdek-Místek)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Písečná

Písečná (pole Pioseczna) estas municipo en la distrikto Frýdek-Místek, en Moraviasilezia regiono, en Ĉeĥio. Laŭ popolnombrado en 2001 ĝi havis 804 loĝantojn, el kiuj 26.8% de la loĝantaro estas polaj. Nun ĝi havas 1 065 loĝantojn (2023).

Písečná
germane Pioseczna, germane Pioseczna
municipo
Vido al Písečná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Písečná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Jablunkov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Riveroj Olše, Kotelnice
Situo Písečná
 - alteco 493 m s. m.
 - koordinatoj 49° 34′ 22″ N 18° 47′ 00″ O / 49.57278 °N, 18.78333 °O / 49.57278; 18.78333 (mapo)
Areo 2,36 km² (236 ha)
Loĝantaro 1 065 (2023)
Denseco 451,27 loĝ./km²
Sulko Jablunkova sulko
Unua skribmencio 1446
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 91
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 557226
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Písečná (Frýdek-Místek District)
Retpaĝo: www.obecpisecna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písek kaj Jablunkov.

Historio redakti

Municipo Písečná etendiĝas oriente de Jablunkov sur la dekstra bordo de rivero Olše, ĝi estas malproksima de ĝi 3 km. Ties plilongigita katastro, kiun tratranĉas rojo Kotelnice, celas nordorienten al monto Krkavice.

Písečná estis devene montara vilaĝo, parto de urbo Jablunkov. La unuaj mencioj pri Písečná devenas el la jaro 1446, kiam ĝi estis verŝajne loĝigita. Ĉe ĝiaj komencoj staris fratoj Matouš, Štefan kaj Jan Skřekidoj, origine el Jablunkov. Eĉ kiam Písečná estis parto de Jablunkov, ĝi per nenio diferenciĝis de ĉirkaŭaj valaĥiaj vilaĝoj. Granda bieno de Skřekidoj pase de tempo disfalis en pli malgrandajn partojn. En la 40-aj jaroj de 16-a jarcento vivis en Písečná prksimume 64 loĝantoj, kiuj kun sia laŭvalaĥie celita maniero de mastrumado tute diferenciĝis de la urba jablunkovanoj.

Ankaŭ ĉi tie oni dekomence instruis en privataj domoj kaj la unua lernejo estis establita en domo n-ro 54. Post la jaro 1873 estis konstruita nova unuklasa lernejo kaj tiu estis pli poste ankoraŭ plilarĝigita.

En la municipo troviĝas du kapeletoj - la unua estas inicita al Dipatrino Ĉenstoĥova, konstruita en la jaro 1926. La alia estas inicita al sankta Izidoro - patrono de agrikulturistoj. Ambaŭ kapeletoj estis konstruitaj pro dankemo al savo de vivo.

Ĝi fino de la jaro 2000 Písečná estis loka parto de Jablunkov. Surbaze de referendumo okazinta en junio de 2000, estis ekde la 1-a de januaro 2001 Písečná proklamita kiel memstara municipo. La memstareco de municipo karakterize kontribuis al ties plua evoluo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869367
1880383
1890446
1900453
1910523
1921490
JaroLoĝantoj
1930593
1950608
1961820
1970741
1980806
1991991
JaroLoĝantoj
2001804
2014965
2016978
2017991
20181 005
20191 003
JaroLoĝantoj
20201 009
2021982
20221 047
20231 065