• Koordinatoj: 49°17'N; 14°14'E Mapo

Písecké hory estas protektata naturparko kaj montetaro en Ĉeĥio, Sudbohemia regiono. Ĝi etendiĝas rande de la urbo Písek, en longeco de 25 km sudorienten ĝis la valo de la rivero Vltava, en supermara alteco de 350 ĝis 632 metroj.

ĝenerala vido

Etimologio kaj historio redakti

La vorto "hory" ĉi-kaze ne signifas "montaro", sed ĝi estas derivita de tio, ke en mezepoko estis tie praktika minado ( ĉeĥe "hornictví") de diversaj mineraloj, i.a. de radioaktiva pisekito.

En la areo estis trovitaj arkelogiaj trovaĵoj jam el la ŝtontempo, same el la bronzepoko kaj ferepoko kaj el la fruslava periodo.

Vidindaĵoj redakti

La naturparko estas ŝatata miksarbara ripozloko kun romantikaj fiŝlagoj, muflona ĉasarbaro, populara kuraca akvofonto kaj pli ol 60 km da signitaj biciklovojoj kaj piedmigraj instrupadoj.

La plej alta pinto nomiĝas Velký Mehelník (632 m.s.m.), kun ŝtonego nomata Rabista tablo.

El la 34,6m alta belvida turo Jarník, malfermita en 1997, proponiĝas bela panoramo de la urbo Písek kaj ties ĉirkaŭajo

Praktikaj informoj redakti

En la tuta areo estas forte limigita aŭtomobila trafiko. Rekomendataj parklokoj estas en super la vilaĝo Semice en la loko "Flekačky" aŭ super la urba loĝkvartalo "Logry" en la loko nomata "U Vodáka".

Por turistoj funkcias ekskursorestoracioj "Živec" kaj "U Malířů", ambaŭ kun ebleco de tranoktado.

Literaturo redakti

  • Fröhlich, Jiří: Písecké hory známé i neznámé. Písek: IRES, 1999.

85 p. ISBN 80-901940-5-2. Eldonite kunlabore kun Muzeo de la regiono Prácheň en Písek.

Eksteraj ligiloj redakti