Pěkovice (devena germana nomo Pöcken) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Teplá en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km sude de Teplá. Estas ĉi tie registritaj 22 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 43 loĝantoj.

Pěkovice
(Pöcken)
germane Pöcken
vilaĝo
Pěkovice, domo n-ro 29
Oficiala nomo: Pěkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Teplá
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Tepla montetaro
Domoj 22 (2009)
Rivero Teplá
Situo Pěkovice
 - alteco 710 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 30″ N 12° 51′ 26″ O / 49.94167 °N, 12.85722 °O / 49.94167; 12.85722 (mapo)
Katastro 3,65 km² (365 ha) Pěkovice
Loĝantaro 43 (2021)
Denseco 11,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1273
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 364 61
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pěkovice
Portalo pri Ĉeĥio

Pěkovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,65 km².

Historio

redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1273.

Post la jaro 1945 trafis Pěkovice sorto de plimulto de malgrandaj vilaĝoj en la ĉeĥa-germana limregiono. La germana loĝantaro estis ellandigita, plimulto de konstruaĵoj detruitaj aŭ disprenitaj por konstrumaterialo. Naŭ konstruaĵoj inkluzive de gastejo kaj lernejo estis konservitaj pro kaŭzo de trafiko de ĉi tie establitaj ŝtataj bienoj. Ĝis la jaro 1989 ĉi tie ekzistis farmo de bovbrutaro, estis nove konstruita vendejo, du malgrandaj paneldomoj kaj vicdomoj por laboruloj de la farmo.

Post ĉeĥoslovaka revolucio en la jaro 1989 ĉi tiea mastrumado iom post iom fiaskis kaj la vilaĝo denove dezertiĝis.

Somere en la jaro 1998 tra la vilaĝo trapeliĝis tornado, kio estas sufiĉe nekutima aperaĵo por meza Eŭropo. Estis damaĝigitaj arbaroj en la ĉirkaŭaĵo, sur unu el la konservitaj devenaj domoj estis deŝirita duono de tegmento kaj duono de garbejo.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869163
1880188
1890155
1900179
1910156
1921167
JaroLoĝantoj
1930162
195055
196150
197064
198075
199159
JaroLoĝantoj
200171
201140
202143

Memorindaĵoj

redakti
  • Statuo de Virgulino Maria Nemakulita
  • Dia torturo

Pluaj fotografioj

redakti