Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer

Petrus Abraham Samuel van LIMBURG BROUWER (naskiĝis la 15-an de novembro 1829 en Lieĝo, mortis la 13-an de februaro 1873 en Hago) estis nederlanda verkisto kaj aŭtoro de la "orienta romano" Akbar.

Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1829 (1829-11-15)
en Lieĝo
Morto 13-an de februaro 1873 (1873-02-13) (43-jaraĝa)
en Hago
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Petrus van Limburg Brouwer
Okupo
Okupo politikistoverkisto
vdr

Limburg Brouwer laboris kiel advokato en Amsterdamo, ĝis kiam li fariĝis oficisto en la Imperia Arkivo en Hago en la jaro 1856. En tiu ofico li priskribis la Boergoensche Charters van 1428 tot 1482 (Hago 1869). De 1863 ĝis 1867 li estis deputito en la Dua Ĉambro de la Staten-Generaal, la duĉambra parlamento de Nederlando. Li publikigis multajn studojn, precipe pri hinda literaturo. Lia ĉefverko estas la orienta romano Akbar (Hago 1872, 5-a eld. 1895). Esperanto-traduko de Julia C. Isbrücker, J. R. G. Isbrücker kaj Jan Ziermans aperis en 1923 kaj lingve ŝanĝite en 1936.

Literaturo redakti