Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

P. M. MABESOONE (naskiĝis en 1901, mortis la 13-an de majo 1996 en Harderwijk, Nederlando) estis nederlanda esperantisto. Ekde 1930 li plenumis dum multaj jaroj diversajn estrarajn taskojn en la tiama landa asocio La Estonto Estas Nia (LEEN), kies honora membro li iĝis en 1946. Komitatano de UEA inter 1953 kaj 1958, li oficis kiel ties estrarano pri financoj kaj administrado (1955-1957), kaj kiel vicprezidanto (1956-1957). Lia nomo estas ligita al la Mabesoone-fonduso, kiu subvencias gravajn agadojn en Nederlando. Li geedziĝis en Hilversum la 8-an de decembro 1951 kun Suus Mabesoone-Visser.

P. M. Mabesoone
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1900 (1900-11-30)
Morto 13-an de majo 1996 (1996-05-13) (95-jaraĝa)
en Harderwijk,  Nederlando
Lingvoj Esperantonederlanda
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Suus Mabesoone-Visser
Okupo
Okupo esperantisto
vdr