Muzeo Carmen Funes

(Alidirektita el PVPH)

Museo Municipal Carmen Funes, aŭ Muzeo Carmen Funes, estas muzeo de paleontologio en Plaza Huincul, Provinco Neŭkeno, Argentino. Ĝi estas plej bone konata pro sia kolekto de fosilioj de dinosaŭroj, inklude la nuran specimenon de la plej granda registrita el la dinosaŭraj restoj, nome la Argentinosaurus huinculensis, kaj la nura konata embrio de saŭropodo, kiuj estis malkovritaj ĉe granda nestoloko en Auca Mahuida, Patagonio. Ties standarda mallongigo estas MCF-PVPH, aŭ simple PVPH por aludi al la paleontologia kolekto.

Priskribo redakti

La fondinto kaj direktoro de la muzeo estas la argentina paleontologo Rodolfo Coria. La muzeo havas ekspozician areon, atelierojn por prepari fosiliojn, ktp. La laboro, ofte kunlabore kun usonaj muzeoj, pluas en fosili-riĉa Patagonio. La muzea kolekto inkludas 11 holotipajn specimenojn.

La muzeo estis starigita en 1984 danke al municipa financo, kaj iĝis grava turisma allogaĵo ĉe la provinco Neŭkeno. La muzeo situantas ĉe 55 Córdoba Avenuo, Plaza Huincul, Provinco Neŭkeno (poŝta kodo 8318), oriente de la kruciĝo de la Nacia Ŝoseo 22 kun la Provinca Ŝoseo 17.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 38° 55′ 52″ S 69° 11′ 38″ U / 38.93111 °S, 69.19389 °U / -38.93111; -69.19389 (mapo)