Pabillonis

komunumo de Italio en Sardio

Pabillonis - jen itale, sarde Pabillònis - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 2 473 loĝantoj sur areo de 37,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 66 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Gonnosfanadiga, Guspini, Mogoro (OR), San Gavino Monreale, San Nicolò d'Arcidano (OR) kaj Sardara.

Pabillonis · Pabillònis
Pabillonis
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco VS Mez-Kampidano
Geografia situo 39° 36′ N, 8° 43′ O (mapo)39.68.7166666666667Koordinatoj: 39° 36′ N, 8° 43′ O (mapo)
Alto super marnivelo 42 [+] m
Areo 37,56 km²
Loĝantaro 2473 (2023)
Loĝdenso 66 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Gonnosfanadiga, Guspini, Mogoro (OR), San Gavino Monreale, San Nicolò d'Arcidano (OR) kaj Sardara
Patrono Maria, "madono de la neĝo"
Festa tago 5-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj pabillonesi (itale), pabillonesus (sarde)
Poŝtkodo 09030
Imposta kodo G207
Kodo laŭ ISTAT 111052
Telefona prefikso 070
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Maria de la Neĝo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Eksteraj ligiloj redakti