Pacifika sekcio de la transmara distrikto (Francio)

La pacifika sekcio de la transmara distrikto enhavas la tri francajn kolektivumojn de Pacifika Oceano: Nov-Kaledonion, la Francan Polinezion kaj Valiso kaj Futuno.

Prezento redakti

Ĝi estas subdivido kreita en 2007[1], kiu ebligas al la tri ĉefaj transmaraj areoj esti reprezentataj en la Eŭropa Parlamento, egalece kaj elekti unu eŭropdeputiton el la tri de la transmara distrikto.

Baloto de 2009 redakti

De 2009, ĝi estas reprezentata de Maurice Ponga, de la Eŭropa Popola Partio (PPE), de la Unuiĝo por Popola Movado (UMP) kaj, loke en Nov-Kaledonio de kie li venas, de La Kuniĝo-UMP. Liaj anstataŭantoj estas Véronique Papilio-Halagahu (Unuiĝo por Popola Movado (UMP), Valiso kaj Futuno) kaj Tearii Alpha (O Porinetia To Tatou Ai'a, Franca Polinezio).

Informoj pri rezultoj post la balotoj de 2014 kaj 2019 mankas.

Referencoj redakti

  1. Leĝo n° 2007-224 de la 21-a de februaro 2007 : « La transmara distrikto konsistas el tri sekcioj. Ĉiu listo en tiu distrikto devas havi almenaŭ po unu kandidato en ĉiu sekcio. Dekreto atribuas la seĝojn de la transmara distrikto al la tri sekcioj. »

Vidu ankaŭ redakti