Pajarico
Pajarico [paĥaRIko] estas hispana filmo de 1997 reĝisorita de Carlos Saura, kun scenaro de Saura mem.[1] La titolo Pajarico estas en loka parolmaniero karesnomo de la protagonisto el la vorto "pájaro" (birdo), tiel tradukebla al "birdeto", aŭ propra nomo Birdĉjo aŭ Birĉjo.
Pajarico | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Pajarico |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1997 |
Ĝenro | komedia dramo, filma dramo |
Kameraado | José Luis López-Linares |
Reĝisoro(j) | Carlos Saura |
Scenaro | Carlos Saura |
Loko de rakonto | Hispanio |
Rolantoj | Francisco Rabal • Dafne Fernández • Alejandro Martínez • Eulalia Ramón • María Luisa San José • Paulina Gálvez • Juan Luis Galiardo • Violeta Cela • Manuel Bandera |
IMDb | |
Intrigo
redaktiDum iliaj gepatroj divorcas, oni sendas Manu, 10-jaraĝa, al Murcio pasigi la semeron kun sia patroflanka familio. Tue li ekmalkovras la misterojn kaj problemojn de la vivo de plenkreskuloj observante siajn familianojn, ĉefe kun sia kuzino Fuensanta, samjaraĝa, kaj aparte kun speciala rilato al la avo. Ĉirkaŭita de fruktoĝardenoj, maro, naturo kaj bunta kaj varmeta familio, Manu malkovras ankaŭ sian unuan amon kaj la unuajn trajtojn de sia vivo kiel maturulo.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Francisco Rabal - avo;
- Alejandro Martínez - Manuel;
- Dafne Fernández - Fuensanta;
- Eusebio Lázaro - onklo Fernando;
- Manuel Bandera - onklo Juan;
- Juan Luis Galiardo - onklo Emilio;
- Eulalia Ramón - onklino Margarita;
- María Luisa San José - onklino Beatriz;
- Violeta Cela - onklino Lola;
- Paulina Gámez - onklino Marisa;
- Eva Marciel - Loli;
- Rafael Álvarez - vagulo;
- Israel Rodríguez - Emilio;
- Rebeca Fernández - Amalia.
- Andrea Granero - Sofía.
- Borja Elgea - Tony.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pajarico en la hispana Vikipedio.