Pakbesto (ĉeĥe: soumar, germane Saumtier) estas markigo por transportistoj sur malnovepokaj kaj mezepokaj komercaj vojoj kondukantaj trans Alpoj kaj el Alpoj ĝis meza Eŭropo, kiu transportis ŝarĝon helpe de bestoj – plej ofte ĉevaloj, azenoj, hinoj, muloj, kameloj aŭ aliaj.

Pakbestistoj kun pakbestoj

Agado de pakbestistoj redakti

La pakbestistoj estis plimulte bienuloj, kiuj transportis la varon por rekompenco memstare aŭ en servoj de grandkomercistoj. Pro sekurecaj kaŭzoj ili kunvenadis en karavanojn, eventuale akompanis ilin armitoj. La karavanoj vagadis dum la tuta jaro, sed la ĉefa sezono estis en la tempo post fino de rikoltoj. La pakbestistoj transportis precipe salon, multekostajn tolaĵojn, sudajn fruktojn, spicon kaj vinon, cerealojn, malton, mielon, lupolon, bieron kaj pluajn precipe nutraĵistajn produktojn. Ili transportis la varon sur dorsoj de pakbestaj ĉevaloj, eventuale pluaj bestoj. Ĉiutage ili pasis 25–30 km, ili tranoktis al tiu celo konstruitaj tranoktejoj. La pakbestistoj transportis varon ekzemple sur Ora pado.