Pakistano en la Olimpikoj

sporta delegacio

Pakistanaj sportistoj unue en 1948 en aparta teamo partoprenis olimpikon - antaŭe ili kune kun barataj kaj bangladeŝaj sportistoj konkuris en la olimpika teamo de brita Hindio. Ekde 1948 oficiala pakistana teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en 1964, kiam la sportistoj unufoje partoprenis en la teamo de Malajzio, kaj en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj de Sovetunio en la landon Afganion najbaran al Pakistano fine de 1979. En vintraj olimpikoj estis po unu aktiva pakistana partoprenanto ekde la Vintra Olimpiko 2010, kaj vintra medalo ankoraŭ ne atingiĝis. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 3 orajn, 3 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Laŭ tiu stato ĝi havis la 80-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Pakistano en la Olimpikoj

Flago de Pakistano
IOK-kodo  PAK
NOK Olimpika Komitato de Pakistano
Retejonocpakistan.org (angle)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la pakistana vira teamo de hokeo (jen en la olimpiko de 2008, oka rango) inter 1956 kaj 1992 kontribuis 3 orajn, 3 arĝentajn kaj du bronzajn medalojn por Pakistano: preskaŭ ĉiuj pakistanaj medaloj do ekestis tiel

La pakistana vira teamo de hokeo (jen en la olimpiko de 2008, oka rango) inter 1956 kaj 1992 kontribuis 3 orajn, 3 arĝentajn kaj du bronzajn medalojn por Pakistano: preskaŭ ĉiuj pakistanaj medaloj do ekestis tiel. Ke la sukceso ne daŭrigeblis, kaj en 2016 kaj 2020 la pakistana vira teamo de hokeo eĉ ne kvalifikiĝis por la olimpikoj, tial estas aparte malbonŝanciga por la pakistananoj.

La Pakistana Olimpika Asocio (POA, urdue پاکستان اولمپک ایسوسی ایشن) kunordigas la teamojn kiel "nacia olimpika komitato" (NOK) - la organizaĵo estis kreita en 1948 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti