Pakso estas romia diino de paco. En pli fruaj tempoj ne estis ŝia kulto adorata. Cetere dum miljara historio de Romio estis nelonga paco nur sepfoje. Pro tio en la romia mitologio ŝi estis agnoskita diino nur dum regado de Aŭgusto, kiu konstruigis al ŝi altaron post sia reveno el Hispanio kaj Galio en la jaroj 13 - 9 a.K. Ĝi estis konstruita sur Campus Martius kaj nomata Ara Pacis Augustae. La altaro estis valora arta verko el tempo de la imperiestro Aŭgusto, sed ĝi pli poste ruiniĝis. Italaj artistoj rekonstruis ĝin en la jaroj 1937 - 1939 sur origina loko kaj en origina formo. Plua templo estis sur Forum Pacis.

Pakso
romia dio
Informoj
Originala nomo Pax
Eble sama Ejreno
Sekso ina
Patro Jupitero
Patrino Justiculino
vdr

La diino estas personigo de paco. Pro tio ŝi havas nek gepatrojn, nek posteulojn. En artoj ŝi estis bildigata kun olivarbaj branĉoj, korno de abundo kaj sceptro. En la greka mitologio respondas al ŝi diino Ejreno.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pax (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.