Palacios de la Sierra

Palacios de la Sierra [paLAzjos delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, proksime al la provinco Sorio (al kies Komarko Pinares ĝi estas krome atribuita). La loknomo Palacios de la Sierra estas komprenebla kiel Palacoj de la Montaro.

Palacios de la Sierra
Palacios de la sierra02.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09680 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 702  (2021) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 3° 8′ U (mapo)41.963333333333-3.1261111111111Koordinatoj: 41° 58′ N, 3° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 068 m [+]
Areo 70,4 km² (7 040 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Palacios de la Sierra
Situo de Palacios de la Sierra

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Palacios de la Sierra [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 74 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, sur la montaro Neila. La rivero Arlanza estas la plej grava. Krome estas la riveroj Abejón kaj Bañuelos. La municipa teritorio limas kun Monasterio de la Sierra, Sierra de Neila, Quintanar de la Sierra, Castrillo de la Reina, Vilviestre del Pinar, Moncalvillo kaj Hontoria del Pinar.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Dum la Dua Hispana Respubliko hegemoniis la respublika, progresisma kaj maldekstra voĉdonantaro same kiel en apudaj lokoj Vilviestre del Pinar kaj Quintanar de la Sierra, male al la cetero de la komarko Demanda kaj de la provinco Burgoso.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ponto, la mezepoka nekropolo kun 566 tomboj de 11-a ĝis 13-a jarcentoj kun Interpretejo, ktp.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti