Palaco Elektra (Ostrava)

Palaco Elektra situas en Ostrava, en urboparto Moravia Ostrava kaj Přívoz sur strato Nádražní.

Palaco Elektra
hotelokinejokafejokonstruaĵo • hotela konstruaĵo
Lando Ĉeĥio vd
Situo Moravia Ostrava
Adreso ul. Nádrazní 5, Ostrava
Situanta sur Jurečkova • Nádražní
Situo
Geografia situo 49° 50′ 2″ N, 18° 17′ 16″ O (mapo)49.834025618.2877534Koordinatoj: 49° 50′ 2″ N, 18° 17′ 16″ O (mapo)
Palaco Elektra (Ĉeĥio)
Palaco Elektra (Ĉeĥio)
DEC
Palaco Elektra
Palaco Elektra
Situo de Palaco Elektra
Map
Palaco Elektra
vdr

Historio redakti

Palaco Elektra estas eksa Minista domo. La konstruaĵo estis konstruita en la jaroj 1924-1926 laŭ projekto de Alois Kubíček, František Kolář kaj Jan Rubý per elspezo de Rezistmovada asocio de ministoj. La angulstrata kvaretaĝa konstruaĵo sen fronto kaj fasadoj en tri stratojn estas konceptita kiel renovigo de klasicisma tradicio. La fasadon de flanka enirejo ornamas kvar statuoj de ministoj kaj koaksigistoj de Augustin Handzel. En periodo de la unua respubliko ĉi tie funkciis duetaĝa kafejo kaj drinkejo kun ĵazbando. La kafejo estis ŝatata loko, kien post prezentiĝoj iradis Oldřich Nový kaj Jiří Voskovec kun Jan Werich. Tiuj estis ĉi tie tradiciaj gastoj kaj aŭtomate ili havis malfermitan konton. Dum iu tempo funkciadon de la kafejo gvidis Josef Čepek, avo de aktoro Petr Čepek kaj ostrava opereta kantisto Karel Čepek. La kafejo kun mallongaj paŭzoj funkciis ekde la 18-a de novembro 1926 ĝis la 31-a de marto 2006, kiam ĝia onidire malkreska trafiko estis finigita. Elflanke de strato Umělecká situis kino Elektra kaj teretaĝa drinkejo. En drinkejo "Cristal-Pavilon" prezentiĝis multaj ĉeĥaj kaj eksterlandaj varietaj artistoj: ekz. virtuozo sur ksilofono kaj tubafono Jean Walden, praga subreto M. Gollevská, iluzionisto, klarvidisto kaj majstro de magio Kollini, elasta dancistino Tonitta Billware, nigrula dancisto Tommy Tiger kun kunulino; muzika senzacio estis ankaŭ "ĵazo" de Kaufman. La seninterompa projekciado en la kino Elektra funkciis ĝis fino de la 20-a jarcento kaj ĝi havis kapaciton 763 sidlokoj. Nun en tiuj ĉi spacoj troviĝas poŝto. Lasta rekonstruo okazis en duono de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. La ekstero estis renovigita en spirito de laŭtempa klasicisma funkcionalismo, la interno de la kafejo poste en stilo de art deco.

Nuntempo redakti

Nuntempe troviĝas en la Palaco Elektra ankaŭ hotelo.